Dénes Györgyi [dEneŝ djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Györgyi Dénes estis hungara arkitekto, profesoro.
Dénes Györgyi [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1886 en Budapeŝto. Li mortis la 22-an de novembro 1961 en Balatonalmádi.
Biografio
Dénes Györgyi akiris diplomon en Reĝa Universitato József en 1908. Dum la studentaj jaroj li amikiĝis kun Károly Kós, ili ofte projektis kune en la estonteco. Ekde 1909 Györgyi ekinstruis en Industriarta Altlernejo, eĉ en 1943 li estis rektoro. Krom instruado li projektis diversajn konstruaĵojn, komence laŭ hungareca stilo, poste laŭ moderna stilo. En 1946 li pensiuliĝis, en 2010 li ricevis postmortan premion.
Elektitaj publikaĵoj
- Új magyar építőművészet I-II. (1935-38) - redaktoro
Elektitaj projektoj
Elektitaj disĉiploj
Memorigiloj
- lernejo en Balatonalmádi portas la nomon Györgyi Dénes (lia lasta projekto en 1948)
Fontoj