Gepatroj de Boris estis Jefim Davidoviĉ Nemcov kaj Dina Jakovlevna Nemcova (fraŭline Ejdman).
Laŭ edukiteco fizikisto, en 1981 finis Fakultaton de Radiofuziko en Ŝtata Universitato en Niĵnij Novgorod. Poste scienca laboranto. De 1988 ĝis 1990 partoprenis ekologian movadon, en 1990 estis elektita deputito.
Boris Nemcov estis la unua estro de Niĵnij-Novgoroda provinco (dum 1991 — 1997), alinome guberniestro nomumita de Boris Jelcin. Poste li laboris en Registaro de Rusio kiel ministro pri energio (en 1997) kaj unua anstataŭanto de estro de Registaro (en 1997 — 1998).
En 1998 li fondis movadon "Rusio juna" (ruseРоссия молодая) poste fariĝinta unu el fondintoj de komunumo "Dekstra afero" (ruseПравое дело) kaj partio "Unuiĝo de dekstraj fortoj" (ruseСоюз правых сил). Post disfalo de "Unuiĝo de dekstraj fortoj" Nemcov estis unu el fondintoj de demokratia movado "Solidareco". En 2009 partoprenis urbestran balotadon en Soĉi. En 2010 "Solidareco" ekmembris en unuiĝo "Por Rusio sen arbitreco kaj korupto" (ruseЗа Россию без произвола и коррупции). En la jaroj 2011-2012 en Moskvo kunorganizis protestojn post elekto de Vladimir Putin al la posteno de prezidento kaj kontrolata de li partio Unueca Rusio. Ekde 2012 Nemcov estis estro de partio "Parnas". 8-an de septembro2013 li estis elektita deputito de Jaroslavla provinca dumao kiel ĉefulo en listo de "Parnas".
Seven portraits made by Lena Hades five days after the murder of Boris Nemtsov and the start of the art marathon across Russia in memory of Boris Nemtsov