La en la Regna konsilantaro reprezentitaj reĝlandoj kaj landoj kaj la landoj de la sankta hungara Stefana krono
Origina nomo:
Die im Reichsrat vertretenen Königreiche und Länder und die Länder der heiligen ungarischen Stephanskrone (germane)A birodalmi tanácsban képviselt királyságok és országok és a magyar Szent Korona országai (hungare)
Aŭstrio kaj Hungario historie kuniĝis en 1521 per la geedziĝo de princino Ana de Bohemio kaj arkiduko Ferdinando la 1-a,
kiu post la abdiko de sia frato Karolo la 5-a iĝis imperiestro de la Sankta Roma Imperio.
Post la morto de Ladislao la 2-a, la patro de Ana, Ferdinando iĝis reganto de Hungario kaj Bohemio. Hungario tamen ne iĝis parto de la imperio.
Ĉar la hungaraj nobeloj ne sentis sin sufiĉe reprezentataj en la imperia administrado, ili ribelis en 1848 kaj fine atingis la "egaligon" kun la aŭstroj. De 1867 la aŭstria imperiestro estis samtempe hungaria reĝo, kaj la monarkio portis la nomon "k. u. k." (= "kaiserlich und königlich", imperiestra kaj reĝa).
La slava parto
Slavoj, kiuj pretendis similan egaligon kun Vieno, ne ricevis ĝin ĝis la Unua mondmilito, kies rezulto vanigis tiuspecajn konsiderojn. La slavoj en la regno estis geografie dividitaj en sud-slavojn (serboj, kroatoj, slovenoj) kaj okcident-slavojn (ĉeĥoj, poloj, slovakoj), inter kiuj troviĝis la german- kaj hungar-parolaj teritorioj.
Okcident-Slavio
La okcident-slavaj partoj post la Unua mondmilito formis la Ĉeĥoslovakan Respublikon, kiel pruvas jena templinio: