La urbo Aschersleben situas en meza Germanio en la federacia landoSaksio-Anhalto kaj ties distrikto Salzland, kies administra centro estas Bernburg. Ĝi estas la plej malnova urbo en Saksio-Anhalto kaj havas la plej longan ankoraŭ ekzistantan fortikaĵan ringon (urban muron) kiu nuntempe funkcias kiel promenejo.
Geografio
Aschersleben situas inter la montaro Harco kaj Magdeburger Börde (regiono kun aparte fekunda tero), sudokcidente de Magdeburg. Najbara urbo estas Quedlinburg. Pro la geografia situo oni nomas la urbon ankaŭ "Pordego al Harco".. En Aschersleben kruciĝas tri federaciaj stratoj (B 6, B 180, B 185).
En marto 2004 la komunumo Winningen fariĝis urbo parto de Aschersleben, de 2005 ankaŭ la komunumo Klein Schierstedt, de 2006 la komunumo Wilsleben, kaj de 2008 la komunumo Drohndorf ankaŭ apartenas al Aschersleben.