Arnold Syen

Arnoldo Sjeno
(1640-1678)
Hortus Indicus Malabaricus, 1678, Arnold Syen, Johannes Casearius kaj Hendrik Adriaan van Reede tot Drakenstein
Hortus Indicus Malabaricus, 1678, Arnold Syen, Johannes Casearius kaj Hendrik Adriaan van Reede tot Drakenstein
Persona informo
Naskiĝo 18-a de septembro 1640
en Amsterdamo,  Nederlando
Morto 21-a de oktobro 1678
en Leiden,  Nederlando
Lingvoj nederlanda vd
Ŝtataneco Nederlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en LeidenGoudaLeiden vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arent Seyen (1640-1678) estis nederlanda kuracisto kaj botanikisto, profesoro pri medicino, aŭtoro de sennombraj verkoj pri medicino kaj botaniko, lernanto de Jan van der Linden (1609-1664) kaj Adolphus Vorstius (1597-1663). Li estis filo de Joris Pietersz. Sijen (m. 9-a de septembro 1666) kaj Marijtge Bosch (m. 19-a de majo 1662), filino de la komercisto Arent Dirksz. Bosch kaj ties edzino Elisabeth Jansdr. de Vogel.

Biografio

En la 24-a de februaro 1656 li enmatrikuliĝis en la Universitato de Lejdeno por studi filozofion kaj beletron, tamen, ŝajne li sin turnis al medicinaj sciencoj. En la 17-a de septembro 1659 li ricevis sian diplomon pri doktoreco kun la tezo Dissertatio de Hydrope ascite (Leiden, 1659).

Kelkatempe li vojaĝis al diversaj landoj de Eŭropo, ĉefe en Francio, Anglio kaj Germanio, kie li enriĉigis sian konojn kaj konatiĝis kun kelkaj personoj kun kiuj li interŝanĝis leterojn. Dank'al la uzo de la mikroskopo li povis esplori la strukturojn de la plantoj. En 1669, li estas nomumita kuratoro de la Universitato de Lejdeno, kiel sukcedinto de la profesoro pri medicino kaj botaniko Florentius Schuyl (1619-1669).

En la 8-a de februaro 1670 li transprenis la direktadon de la Botanika Ĝardeno de Lejdeno. Dum lia administrado la produktado de la ĝardeno kreskis signifoplene. En 1674-75 li partoprenis en la organizado de la universitato. Dum tiu periodo li eldonis la traktaĵon De Herba Fumana[1] Rimarkoj pri la Malabarse Kruydhof[2], publikigita latine sub la titolo "Hortus Indicus Malabaricus" (1678). Ĉi tiu verko estis estonte daŭrigita de Paul Hermann (1646-1695) kaj Johannes Kommelinus (1629-1692).

Elektita verkaro

  • Disputatio medica inauguralis, de hydrope ascite, 1659
  • Hortus Indicus Malabaricus, 1673
  • Disputatio juridica inauguralis, de emphyteusi, 1674, Arnoldus Syen, Jacobus Trist
  • Disputatio medica inauguralis, De pleuritide, quam deo bene juvante, ex auctoritate magnifici D. Rectoris, D. Arnoldi Syen ... Nec non amplissimi Senatûs Academici consensu, & almae facultatis medicae decreto, pro gradu doctoratûs, summisque in medicina honoribus & privilegiis ritè & legitimè capiendis, eruditor um examini subjicit Adrianus Doncker ... Die 19. April. loco horisque solitis, 1674, Adrian Doncker, Arnoldus Syen, Rijksuniversiteit te Leiden, Vidua & haeredes Joannis Elzevirii
  • Disputatio medica inauguralis, De dysenteria, Quam, favente deo. opt. max., ex auctoritate magnifici D. Rectoris, D. Arnoldi Syen, ... Nec non, amplissimi Senatûs Academici consensu, & & almae facultatis medicae decreto, pro gradu doctoratûs, summisque in medicina honoribus & privilegiis ritè & legitimè capiendis, publico examini subjicit, Godofredus Sigismundus, ... die 6. Iulii, loco horisque solitis, 1674, Godofred Sigismund, Arnoldus Syen, Rijksuniversiteit te Leiden, Vidua & haeredes Joannis Elzevirii
  • Disputatio medica inauguralis, De chylosi. Quam favente deo. opt. max. Ex auctoritate ... D. Arnoldi Syen ... Nec non amplissimi Senatûs Academici consensu, & alma facultatis medicae decreto, pro gradu doctoratûs, summisque in medicina honoribus & privilegiis ritè & legitimè capiendis, publico examini subjicit Abrahamus Kinckhuysen ... Die 6. Nov. loco horisque solitis, 1674, Abraham Kinckhuysen, Arnoldus Syen, Rijksuniversiteit te Leiden, Vidua & haeredes Joannis Elzevirii
  • Disputatio medica inauguralis, De febribus. Quam, favente deo opt. max. Ex auctoritate ... D. Arnoldi Syen, ... Nec non amplissimi Senatûs Academici consensu, & almae facultatis medicae decreto, pro gradu doctoratûs, summisque in medicina honoribus & privilegiis ritè & legitimè capiendis, publico examini subjicit Johannes Tatum ... Die 15. Nov. loco horisque solitis, 1674, Johannes Tatum, Arnoldus Syen, Rijksuniversiteit te Leiden, Vidua & haeredes Joannis Elzevirii
  • Disputatio medica inauguralis de cephalalgia, Johannes Georgius Arend and Arnoldus Syen (1675)
  • De Arboribus Regni Malabarici, 1682, Johannes Commelinus, Arnold Syen, Henricus van Reede tot Drakestein

Literaturo

Vidu ankaŭ

Referencoj