Gouda estas mondfama pro sia fromaĝo, kiu estas negocata je la ĵaŭda fromaĝofoiro. La urbo ankaŭ estas konata pro la fabrikado de kandeloj, fumpipoj kaj siropvafloj. En pasintaj tempoj Gouda havis gravan drapoindustrion kaj grandan nombron da bierofarejoj. La Gouda fromaĝo ne tiom estas farita en Gouda, sed en la ĉirkaŭa regiono. La plengrasa fromaĝo ricevis sian nomon pro la fakto ke ĝi estas forkomercita en Gouda, ĉe kio la urba estraro zorgas pri severa kvalitokontrolo. La fromaĝoj estas pezataj en la pesejo (Waag). Ankoraŭ nuntempe dum la somero estas fromaĝofoiro je ĵaŭdomateno. Plue Gouda estas konata pro la jara kandelovespero kie laŭ tradicio la urbestro laŭtlegas la evangelion de Johano. La belegan kristnaskan arbon ĉiujare donacas la ĝemela urbo KongsbergNorvegio.
Statistikaĵoj
La municipo Gouda havis je la 1-a de januaro2005 71 764 loĝantojn. La areo estas 1 811 hektaroj, la doĝdenso sekve komence de 2005 estis 39,5 loĝantoj po hektaro. En 2003 estis ĉirkaŭ 30 000 domoj.