Nissewaard estas municipo sur la insulo Voorne-Putten en la sudo de la provinco Zuid-Holland. La municipo ekestis la 1-an da januaro 2015 per kunfandiĝo de la antaŭaj municipoj Spijkenisse kaj Bernisse - ĝi inkludas la tutan iaman insulon Putten kaj la orientan parton de la iama insulo Voorne. La 31-an de marto 2015 Nissewaard havis 85 083 loĝantojn. La municipo kovras areon de 98,82 km², el kiuj 16,49 km² estas akvo.
Topografio
Topografia mapo de la municipo Nissewaard el junio 2015