La muziko de DiFranco estis klasifikita kiel folklora roko kaj alternativa roko, kvankam ĝi havas suplementajn influojn de punko, funko, hiphopo kaj ĵazo. Ŝi eldonis ĉiuj ŝiaj albumoj sur ŝia propra registrada etikedo, Righteous Babe (angle por Justula Bebino).
En 1989, 18-jaraĝa, DiFranco fondis sian propran diskokompanion, "Righteous Records", kiu estis renomita "Righteous Babe Records" en 1994, kun buĝeto de nur 50 dolaroj. Ŝia debutalbumo, "Ani DiFranco", estis publikigita en 1990.
DiFranco identigis kiel ambaŭseksema por la plej granda parto de ŝia kariero, kaj en 1998 geedziĝis kun sonteknikisto Andrew Gilchrist. Multaj fontoj raportis ke multaj el ŝiaj fanoj sentis ke ŝi perfidis ilin kiam ŝi geedziĝis kun viro. Kvin jarojn poste DiFranco kaj Gilchrist divorcis. La 20-an de januaro2007 DiFranco naskis filinon nomitan Peta Lucia (hejma naskiĝo). La patro de la knabino estas Mike Napolitano, kiu kunproduktis la albumon de DiFranco, "Reprive" en 2006.
Rekono kaj famo
La 21-an de julio2006, DiFranco ricevis la premion Woman of Courage (Virino de Kuraĝo) de la "Nacia Organizo por Virinoj" (N.O.W), usona feminisma organizaĵo. DiFranco estas la unua muzikisto kiu ricevas la premion, donitan ĉiujare al virino, kies kontribuo al la feminisma movado elstaras.
DiFranco estis nomita "la ĉefrolulo de Bufalo de rok-muziko." Ekde 2003, ŝi estis nomumita kvar fojojn por la Grammy Award for Best Album Cover. Ŝi gajnis unufoje en 2004, por la kovrilo de la albumo "Evolve", kiun ŝi desegnis kune kun Brian Grunt.
La gitarludado de DiFranco ofte estas karakterizita per stakato, rapida fingroplukada stilo, kaj alternativaj indikoj de la gitaro. Ŝia kantoteksto ofte inkludas vortludojn, metaforojn kaj ironion kaj estas laŭditaj por sia komplekseco. Kvankam la muziko de DiFranco estis etikedita folkroko kaj alternativroko, ŝi miksis ĝenrojn ekde siaj fruaj albumoj. DiFranco kunlaboris kun multaj artistoj, inkluzive de la kantisto Prince. Ŝi uzis vastan gamon de stiloj kaj instrumentoj inkluzive de latuninstrumentoj, promenbaso, kordoj, elektronikaj instrumentoj kaj sintezilo. DiFranco mem diris ke "popolmuziko ne estas akustika gitaro - tio ne estas kie ties koro ĉeestas. Mi uzas la vorton folko por priskribi punkan kaj repan muzikon. Tio estas sinteno, kaj tio estas konscio pri onia heredaĵo, kaj tio estas komunumo. Tio estas nekomerca muziko kiu donas voĉon al malsamaj komunumoj kaj ilian lukton kun aŭtoritato."
Liriko kaj politiko
Kvankam multe de la materialo de DiFranco estas aŭtobiografia, ĝi ofte estas tre politika. Multaj el ŝiaj kantoj traktas sociajn problemojn de nia tempo kiel ekzemple rasismo, seksismo, seksmisuzo, homofobio, seksaj rajtoj (ekzemple, la temo de aborto), malriĉeco, kaj milito. La kombinaĵo de la persona kaj la politika estas parte respondeca por la frua sukceso de DiFranco inter aktivulaj kolegiaj studantoj, kelkaj el kiuj ekkonstruis fanaron por ŝi jam en 1994. Ĉar la rapida pliiĝo de populareco de DiFranco en la mez-1990-aj jaroj ŝuldiĝis plejparte al personaj rilatoj kaj buŝ-al-buŝa konigo prefere ol la gazetaro, ŝiaj fanoj ofte esprimis senton de komunumo. DiFranco esprimis politikajn opiniojn ankaŭ ekster ŝia muziko. En la usona prezidant-baloto en 2000, ŝi instigis voĉdoni por Ralph Nader.
DiFranco eldonis memoraĵon, No Walls and the Recurring Dream (angle por Neniuj Muroj kaj la Ripetiĝanta Revo), la 7an de majo, 2019, de Viking Books. La verkaĵo atingis la The New York Times Best Seller list.