Vortludo (foje vortĵunglado) estas parolaĵo, kiu ludas per vortoj celante montriĝi humura aŭ ruza.
Ĝenerale, ekzistas jenaj specoj de vortludoj: akrostiko, ambigramo, anagramo, drudelo, enigmo, izogramo, kalemburo, kontraŭknalo, kriptogramo, langrompilo, lipogramo, logogrifo, magia kvadrato, oksimoro, palindromo, paronimo, paronomazio, pleonasmo, rebuso, sekretlingvo, ŝarado, vort(a)ludo, vortondo.
Iuj estas hazardaj misdiroj, aliaj intence kreitaj por distro aŭ amuzo.
La popola uzado de literaturo kondukas interalie al vortoludoj. Tiele la popoleca Raymond Schwartz meditas pri vortoj tiele:
|
| „ Estas vortoj, kies saĝo
daŭros dum jarcentoj mil,
kaj al kiuj plia aĝo
donos ankaŭ pli da bril'.[1] ” |
|
Ekzemploj
Vortludoj en Esperanto
Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 30an ĉapitron "Vortaj sportoj" al komentoj kaj diversaj ekzercoj pri vortoludoj.[2]
Literaturo
Vidu ankaŭ
Notoj
- ↑ Raymond Schwartz, ... Kun siaspeca spico!, J. Régulo, La Laguna, 1971. paĝo 12.
- ↑ Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 243-251.
Eksteraj ligiloj