Kriptogramo estas speco de enigmo. Du 'versioj' ekzistas:
Kriptaj krucvortenigmoj
Por nederlandlingvanoj, kriptogramo estas speco de krucvortenigmo, kie pere de kripta indico, oni serĉu la solvon.
Ekzemple: Riĉa eŭropano kiu ŝatas ludi.
Solvo: riĉa rilatas al 'mono'
eŭropano estas ekzemple 'polo'
mono + polo = monopolo
kaj: 'monopolo' estas ludo.
Kriptaj mesaĝoj
Por anglalingvanoj aŭ francoj, kriptogramo estas alia speco de ludo, kie ĉiu litero estas sisteme anstataŭigita per alia letero por formi 'sekretan mesaĝon'.
Ekzemple: (prenita el: Esperanto-kriptogramo de Franko LuinArkivigite je 2005-04-08 per la retarkivo Wayback Machine)
ZG FNZHUGL VNZT YJ ILIJZ SQJKTUNZ ET YJ RNEGJOJ IJSN, BJQ RNEGJO
GZITQ YJ SJHIJAJW ALQNW ET VLYNZWN-HLQ-AJQN FLZKTZGH ZT XQJZUNW
FLZ JZSYNW, ZT QLHNW FLZ DNYNW, HTE RNANW FLZ RNANW.
Y.Y.PJATZRNX
Klare, se vi rigardas la subskribon, temas pri teksto de L.L. Zamenhof. Kiu alia konata esperanta verkisto havas dufoje la saman inicialon, kaj krome familian nomon kun 8 literoj?
Konkludo: Y devas esti L, P devas esti Z, J devas esti A, ktp.
Ĉie anstataŭigante tiujn literojn, vi rapide retrovos la 'sekretan mesaĝon'.