Alexandre SCHAUMASSE (naskiĝis en 1882 en Saint-Quay-Portrieux, mortis 1958 en Vichy) estis franca astronomo Li laboris en la observatorio de Nico.
Li malkovris la periodan kometon 24P/Schaumasse la
1-an de decembro 1911[1]
kaj la ne-periodajn kometojn C/1913 J1 (Schaumasse) la
6-an de majo 1913[2]
kaj C/1917 H1 (Schaumasse) la 15-an de aprilo 1917[2].
Dum la unua mondmilito li estis grave vundita kaj restis pli ol unu jaro en kuracejo.
Li malkovris du asteroidojn, kies nomoj refera al Alzaco kaj Loreno,
ĉar lia familio fuĝis el Alzaco post la germania anekso de 1871.
En 1931, Alexandre Schaumasse estas nomumita respondeculo pri instrumento tiel
nomata "Serĉanto de kometoj" : lorno de 25 cm de diametro donita de Germanio
al Francio kiel kompenso de milito. Bedaŭrinde, ĝia lenso, riĉa je aberacioj,
permesis neniajn seriozajn malkovrojn. Li prefere uzis teleskopojn tiel nomataj
la "Grandan Foldan Ekvatorialon" kaj la "Malgrandan Ekvatorialon".
Li mortis je 76 jaroj. En lia honoro, oni donis lian nomon al
Noto kaj referencoj