9969 Braille
9969 Braille estas tre malgranda, hela, kaj malrapide rotacianta marsrenkonta asteroido malkovrita la 27-an de majo 1992 de la usonaj geastronomoj Eleanor Francis Helin kaj Kenneth J. Lawrence elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono). NomoĜi estis nomita en memoro de la franca inventisto Louis Braille (1809–1852), kiu eltrovis skribon legebla por la blinduloj.[3] Esploro kaj ecojĜi estis fotita la 28-an de julio 1999 elde la kosmosondilo Deep Space 1,[1][4] kiu pasis je distanco de 26 km. Bedaŭrinde teknikaj problemoj malfruigis lafotadon. Fotografioj povis esti faritaj nur kiam la sondilo estis malproksimiĝinta je 14 000 km; ili montras longan, neregulan objekton de ĉirkaŭ 2,1×1,0×1,0 km. 9969 Braille estas asteroido de spektra klaso "Q", komponita ĉefe de olivino kaj pirokseno, kun ĉeesto de metalo. Unuaj observoj elde grundo sugestis, ke ĝi povus esti de tipo "V" de komponiĝo simila al tiu de 4 Vesta.[5] Ĝia orbito estas tre discentra kaj klinita. Kvankam ĝia perihelio estas intere de la orbito de Marso. Ĝia afelio kondukas ĝin al duona vojo de la orbito de Jupitero. Ĝia granda duonakso estas tro granda, por ke ĝi povas esti klasifikata amora asteroido. Matematika simulo de tiu orbito montras, ke tiu marsrenkonta asteroido povas evolui al terrenkonta asteroido en ĉirkaŭ 4000 jaroj. Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
|