Krom la kutimaj, tradiciaj kaj logikaj kunsidoj de la asocio (malfermaj al ĉiuj kongresanoj) okazis ankaŭ prelegoj pri fervojoj en Siberio, sindikatoj en Bulgario, loĝantaro en Krimeo, politika situacio en Kazaĥio, pacagado, kaj aliaj. Oni pridebatis la temon de la insurekcio de Nestor Maĥno, post montro de koncerna televida dokumenta filmo.
Okazis diversaj vizitoj al urbo Jalto, inter tiuj vizito al dommuzeo pri Ĉeĥov, kie okazis teatra prezentado de diversaj teatraĵoj de la menciita verkisto, al strandoj, al Nikita Botanika Ĝardeno, al palaco Masandra tra arbaro, al vinuzino, al Livadia palaco kie okazis la Jalta konferenco (februaro1945) inter Stalin, Roosevelt kaj Churchill, kiam tiuj decidis pri la mondo post la Dua Mondmilito, al palaco Alupka, kie tiam loĝis Churchill, kun reveno per ŝipo, al urbo Sebastopolo, kie oni vizitis ĉefe la panoramon kiu montras scenojn de la Batalo de Sebastopolo kaj la arkeologiaĵojn de la greka urbo Ĥersoneso.
Distraj momentoj estis koncerto de Paŭlo Moĵajev kaj de aliaj krimeaj kantistoj.