La 19-a Kongreso de SAT okazis en Kopenhago inter la 5-a kaj la 10-a de aŭgusto1939. Ĝin partoprenis 568 homoj el 13 landoj (aliĝis 622 el 15 landoj). Inter la organizantoj troviĝis Paul Neergaard kaj Poul Thorsen. La kongreso estis oficiale akceptita de la urbestraro. Okazis ekstera publika kunvenego en popola parko. Aperis ĉiutage kongresgazeto.
Estis aprobita regularo pri funkciado de LEA-Komitato. Unuafoje okazis politika diskutkunveno, dum kiu ĉiu povis prezenti sian vidpunkton. Tiu ĉi kongreso de SAT estis la lasta antaŭ la Dua Mondmilito.