Ĝia orbito similas tiujn de la anoj de la Flora familio, sed ĝia spektra V-tipo montras, ke ĝi estus ero elŝirita de
4 Vesta pro forta alfrapo. La kialo de ĝia orbito, malproksima de tiuj de la Vesta familio estas neklara, sed aliaj ekzemploj de V-tipaj asteroidoj foraj de la Vesta familio estas konataj[1].
Oni hipotezis kun-efikoj de la efiko Yarkovsky kaj resonancoj kun
Jupitero kaj Saturno[2].
Ĝia albedo, nekonata, estis taksita kiel proksima de tiu de 4 Vesta (0,423).
Duopa sistemo
Satelito, provizore nomata S/2005 (809) 1 estis trovita en 2005 per analizo de luma kurbo, far de A. Kryszczynska, T. Kwiatkowski, R. Hirsch, M. Polinska, K. Kaminski kaj A. Marciniak, de la observejo de Poznań[3]. La grandoj de ambaŭ korpoj aperas tre proksimaj, ĉar dum reciprokaj kaŝadoj, la brilo malpligrandiĝas tiel, kiel ĉiu korpo tute kaŝus la alian[4]
Se la albedo de ambaŭ korpoj estus proksima de 0,4 (kiel tiu de 4 Vesta), la satelito havas diametron de 6,1 ± 2.1 km. Ĝi orbitas kun periodo de 15,418 horoj (0,6424 tago) je distanco de 15,8 km. La rotacia periodo de ambaŭ korpoj estas ankaŭ 15,418 horoj (kaptita rotacio).