La Vesta familio estas grava familio da asteroidoj de la ĉefa asteroida zono, kiu anigas plejparton el la
V-tipaj kaj J-tipaj asteroidojn en la proksimo de sia plej granda ano 4 Vesta, tiu kiu donas sian
nomon al la familio.
Ĝi entenas ĉirkaŭ 6% el la asteroidoj de la ĉefa zono.
Ecoj
La familio entenas 4 Vesta, duan plej grandan asteroidon de la ĉefa zono kun diametro de 530 km, kaj plurajn korpojn de malpli
de 10 km de diametro. La plej brilaj, 1929 Kollaa kaj 2045 Peking, havas absolutan magnitudon de 12,2,
kiu kongruas kun diametro de 7,5 km, se ili havas tiel grandan albedon kiel tiu de 4 Vesta (0,4228).
La Vesta familio naskiĝis pro granda alfrapo, kiun suferis la ĉefa korpo 4 Vesta. Verŝajne tiu-ĉi alfrapo kiu kreis la grandan
krateron ĉe la suda poluso de la asteroido. Oni opinias, ke tiu alfrapo estas ankaŭ la fonto de la
meteorŝtonoj HED (meteoritojHovardito - Eŭkrito - Diogenito).
La familio entenas kelkaj J-tipajn asteroidojn (malofta sub-tipo de la V-tipo) rigarditaj kiel erojn de la pli profundaj tavoloj de la krusto de Vesta. Ili similas la meteorŝtonojn diogenitojn.
Orbitoj
Analizo fare de Vincenzo Zappalà en 1995 elmontris "kernon" de 235 anoj de la familio, kies propraj orbitaj elementoj estas :