Tiu objekto estas rigardita kiel la unua malkovrita duopa centaŭro, se oni akceptas plivastigitan difinon de " centaŭro " kiel ne resonanca objekto kies perihelio estas ene de la orbito de Neptuno[3],[4]
Tiu satelito havas diametron de 89 ± 6 km, ĝia orbita duona grandakso estas 1580 ± 20 km, ĝia orbita periodo estas 18,982 ± 0,001 tagoj kun orbita discentreco de 0,507 ± 0,009.
Nomoj
La 9-an de novembro2006 ĝi ricevis la nomon de Tifeo, monstra diaĵo de la helena mitologio. La satelito ricevis la nomon de Eĥidno, kunulino de Tifeo kaj patrino de multenombraj monstroj de la helena mitologio. Duone nimfo, duone serpento, la senmorta Eĥidno vivas en profunda kaverno nomata Arima.