Ĉi tiu artikolo temas pri la mitologiaj Nimfoj. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Nimfo (apartigilo).
Nimfo (el la greka νύμφη kun la signifo: tiu kovrita per vualo, fianĉino. Latine nubere, edziniĝi) estas mitologia estaĵo. La praa radiko estas la hindeŭkropa sneubh, kovriĝi.
Laŭ la helena mitologio la nimfoj estis sekundaraj diinoj, tio estas, ili aperis post la olimpaj dioj (ekscepte de Meliadoj kiu naskiĝis de la elverŝita sango de Urano) kaj personigis la generfortojn de la fundamentaj elementoj: akvo kaj tero. Ili estis ĉiam junaj kaj havis longdaŭran vivon, kvankam mortemaj. Kelkaj miltologoj asertas ke ili estas reprezentaĵoj de la praa Granda Dipatrino kiu potenciĝis antaŭ la enkonduko de la helena dipatriarkeco; tiele ili estis emanaĵoj de Gaja, la Granda Terpatrino kuniĝinta kun la akvo, fekundpova elemento.
Nimfoj troviĝis en la montoj, arbaroj, fontoj, riveroj, rojoj kaj lagoj. Ili ankaŭ estis "viditaj" en la sektoj de la ĝemelaj dioj Artemisa kaj Apolono, ankaŭ Afrodita, Dionizo, Hermeso kaj Pajno aŭ kune kun la voluptamaj satirusoj kaj aliaj estuloj de la naturo. Oni diras ke la epifanio de la nimfoj estis en la tagmezo, pro tio oni avertis la promenantojn, je tiu momento, ne alproksimiĝi al la fontoj, al la rojoj aŭ al la arbaj ombroj; ankaŭ oni rakontas pri la freneziĝo trafinta tiun kiu ekvidis aperaĵon eliranta el la akvo.
Ĉiam junaj, graciaj kaj belaj ili estis bonfarantaj estulinoj kaj amataj de multaj dioj (Zeŭso, Apolono, Dionizo, Hermeso) kaj homoj.
Meliadoj: Nimfoj de l' fraksenoj. Tiuj ĉi ne estis sekundaraj estulinoj, ĉar ili naskiĝis de la elverŝita sango de Urano dum la unua generacio de la dioj.