12 Viktorio
Asteroido
astronomia simbolo
asteroido
Oficiala nomo
12 Victoria
Aliaj nomoj
A850 RA vd
Astronomia simbolo
vd
Nomita laŭ
Viktorio vd
Malkovro
Malkovrinto
John Russell Hind
Dato de malkovro
13-a de septembro 1850
Loko de malkovro
Greenwich (Britio )
Orbitaj ecoj
Asteroida familio
asteroida zono vd
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido
349,166 Gm (2,334 AU ) 272,097 Gm (1,819 AU) 426,234 Gm (2,849 AU)
Discentreco
0,221
Meza anomaliangulo
80,591°
Klinangulo
8,363°
Periodo
1 302,439 t (3,57 j )
Meza cirkulrapido
19,26 km/s
Longitudo de suprenira nodo
235,547°
Argum. de periapsido
69,747°
Naturaj satelitoj
eble duopa asteroido ?
Fizikaj ecoj
Dimensioj Diametro
112,8 km115,087 km vd
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido
1,5 ×1018 kg ~2 000 kg/m3 ~ 0,0315 m/s2 ~ 0,06 km/s
Rotacia periodo
0,3609 t (8,6599 h )
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo
174 K
Geometria albedo
0,177
Observaj ecoj
Spektroklaso
S
Absoluta magnitudo
6,55
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma
12,16 8,68
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma
0,057" 0,178"
12 Viktorio estas granda asteroido de la asteroida zono .
Malkovro
Viktorio estis la dekdua malkovrita asteroido, kaj tria malkovrita far de la brita astronomo John Russell Hind , la 13-an de septembro 1850 elde la Royal Greenwich Observatory en ĉirkaŭurbo de Londono (Britio ).
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de Viktorio , romia diino de la venko, sed ankaŭ antaŭnomo de la reĝino Viktoria , tio, kiu estigis kverelon. Benjamin Apthorp Gould proponis anstataŭe la nomon de Klio (kiu estos tiu de 84 Klio ) sed William Cranch Bond , rigardita kiel astronomia eminentulo de Usono , asertis ke la tiama kutimo de mitologiaj nomoj estis respektita. Tiu opinio venkis.
Simbolo
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon . Tiu de Viktorio estas aŭ (stelo kun branĉo de laŭro).
Ecoj
Ĝia surfaco, meze hela, ŝajnas konsisti el miksaĵo de metaloj (fero , nikelo ) kaj silikatoj .
Observoj per radaro , ondbrila interferiometrio kaj aliaj metodoj de bilda traktado[ 1] montras ke 12 Viktorio estas longoforma, oni suspektas ĝin esti duopa asteroido .
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj