Zemun (serbe Земун , hungare Zimony , germane Semlin ) estas urboparto de Beogrado kaj samtempe municipo en Serbio , en distrikto de Beogrado, historie apartenanta al Srem (regiono) . La slava vorto zeml'ny signifas: tero fortikaĵo . La municipo havas ankoraŭ 29 urbojn kaj 3 antaŭurbojn. Teritorie, historie, politike, kulture, ekonomie kaj trafike ĝi estas konektita al Beogrado, kiu estas parto de ĝi ekde 1934 [ 1] . Zemun estas granda kultura kaj eduka centro.
Situo
Zemun situas sur ebenaĵo , ĉe kunfluejo de Danubo kaj Sava (rivero) (kontraŭe troviĝas Beogrado ), laŭ aŭtoŝoseo al Zagrebo , laŭ ĉefvojo kaj fervojo al Budapeŝto . Zemun havas kontaktojn per pontoj al Beogrado.
Historio
Ickova kuca, la plej malnova konservita domo en Zemun
La romianoj fondis urbon nomatan Taurunum . La unua mencio devenis el 1173 en formo Zemlen . En 1152 Bizanco okupis la fortikaĵon kaj denove en 1165 sed sekvontjare la hungaroj reokupis. En 1521 la turkoj okupis kaj la fortikaĵon, kaj la urbon. En 1910 vivis en Zimony 17 131 homoj , (6 559 germanoj , 5 653 serboj , 2 200 kroatoj , 1 999 hungaroj . Ĝis fine de la 1-a mondmilito la urbo apartenis al Szerém , poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj , depost 1928 al Jugoslavio . En 2002 loĝis en Zemun 152 950 homoj .
En 2010 ĉinoj konstruas ponton al Borĉa .
Vidindaĵoj
Esperanto
Okazos de la 17-a ĝis la 24-a de aŭgusto 2024 internacia Esperanto-kongreso por blinduloj kaj aliaj esperantistoj en la Lernejo por Lernantoj kun Difektita Vidkapablo Veljko Ramadanović .
Famuloj
En la iama Zimony naskiĝis:
En la iama Zimony mortis:
Kooperaj urboj
ar-Ram , Palestinio
Banja Luka , Bosnio kaj Hercegovino
Bitola , Macedonio
Esch-sur-Alzette , Luksemburgio
Herceg Novi , Montenegro
Kranj , Slovenio
Korfu , Grekio
Mödling , Aŭstrio
Offenbach , Germanio
Ohrid , Macedonio
Osijek , Kroatio
Puteaux , Francio
Rif Dimashq , Sirio
Tilburg , Nederlando
Velletri , Italio
Veroia , Grekio
Bildgalerio
Evangelia preĝejo en Zemun
Panorama elvido super Zemun
Lido de Zemun
Turo Kula Gardos en Zemun
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Mapoj
Referencoj
↑ (sr) Oficialo retejo de la municipo de Zemun: "Pri Zemun "