Estante filo de komercisto li trejniĝis inter 1844 kaj 1849 en Frankfurto. En 1850 li fariĝis paroĥestro en Treviro, de kie li vokiĝis kiel kortega predikisto al Karlsruhe. En 1860 li iĝis profesoro pri praktikta teologio en Halle. Tie li ja science kaj publike influadis multflanke. Laŭ ideoj de Friedrich Schleiermacher li klopodis peradi inter la eklezia doktrinaro kaj la moderno. Li ja volis efektivigi havi tracidiojn en novaj videbloj kun ne tro dogmatika limigo. Lia eklezipolitika sinteno gravis por la ideo de la unio. En Badeno li laboris por tiaj celoj kun anoj de Evangelia Alianco, en Prusujo kiel fondinto de la t.n. eklezia Meza frakcio kaj de la gravega periodaĵo "Deutsch-evangelische Blätter". La societon Evangelischer Bund li ankaŭ fondis. Estante akrega malŝatanto de katolikismo li petegis de siaj samideanoj repuŝi konfesiajn malsamojn ne neglektante naciemon.
Verkoj
Der Altkatholizismus, ³1883
Aus dem Leben eines Frühvollendeten, ⁷1895
Neutestamentliche Theologie, 2 Bde., ²1896
Zur deutsch-christlichen Bildung. Gesammelte Vorträge, ²1899
Das Leben Jesu, ⁵1912
Christenlehre, ⁴1917
Aus meinem Leben, 1896–99
Fontoj
Meinhold, Peter: "Beyschlag, Willibald" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 2 (1955), p. 209-210