Dum la Milito de Waldshut en la jaro 1468 Tiengen estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo, dum la urbo Waldshut estis sieĝita kaj parte detruita. Laŭ la legendo la fraŭloj de Waldshut post plursemajna sieĝo nutregis sian lastan virŝafon kaj promenigis ĝin sur la urba muro, kio konvinkis la svisojn fini la sieĝon. Okaze de la preĝejbenfesto de Waldshut oni ĉiujare rememoras tiun eventon.
En la jaro 1805 Waldshut fariĝis parto de Baden-Virtembergo kaj parto de distrikto, kies sidejo dum la jaroj plurfoje ŝanĝiĝis, ĝis ĝi fariĝis en la jaro 1939 la distrikto Waldshut, kiu per la reformo de 1973 estis grandigita al ĝis aktuala grandeco.
Ankaŭ Tiengen en la jaro 1806 estis aligita al Baden-Virtembergo. Kadre de la komunumreformo de 1975 Tiengen estis kunigita kun Waldshut al la nova urbo Waldshut-Tiengen, kiu tiel nun superas la limon de 20 000 loĝantoj kaj atingis kun efiko de la 1-a de julio 1976 la rangon de granda distrikturbo.