Vilvoorde (nederlande, proksimuma prononco [VILvo:rd']) estas municipo en Belgio kiu en la jaro 1192 ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi situas en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 43 017 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Halle-Vilvoorde.
Ekde 1977 la municipo Peutie apartenas al Vilvoorde, la ĉefa municipo.
Eksteraj ligiloj