Linter (nederlande, proksimuma prononco [LINt'r]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 7188 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno.
Ekde 1977 la municipoj Drieslinter, Melkwezer, Neerhespen, Neerlinter, Orsmaal-Gussenhoven, Overhespen kaj Wommersom apartenas al Linter, la ĉefa municipo.