La loknomo estas ankaŭ konata pro la bierfarejo kun ties biero 'Hoegaarden'.
Ekde 1977 la municipoj Meldert kaj Outgaarden apartenas al Hoegaarden, la ĉefa municipo.
Bierfarejoj
Hoegaarden estas konata kiel biera komunumo. Iam tie ekzistis pluraj dekoj da bierfarejoj. Ekde 1966 restis nur unu, la bierfarejo De Kluis, fondita de Pierre Celis. Tiu ĉi farejo interalie faras la bierojn Hoegaards witbier, De Verboden Vrucht, Hoegaarden Grand Cru, Julius kaj Das. La bierfarejo estis en la 80-aj jaroj aĉetita de la tutmonda grupo Interbrew (poste InBev). Je la 30-a de novembro 2005 InBev sciigis, ke ĉiuj bierfaraj aktivecoj en Hoegaarden estos translokitaj al Jupille. Ne nur tio ĉi signifas ke homoj perdis sian laboron, sed ankaŭ perdiĝas tiel ĉi la lasta bierfarejo en Hoegaarden.