Geetbets (nederlande, proksimuma prononco [GE:Tbets]) estas municipo en Belgio, en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 5970 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Loveno.
Ekde 1977 la municipoj Grazen kaj Rummen apartenas al Geetbets, la ĉefa municipo.
Apud la preĝejo staras unu el la plej maljunaj eŭropaj ekzempleroj de la arbo Ginkgo.
Eksteraj ligiloj