Victor Hirschfeld devenis el juda familio. Li studis en Universitato de Vieno, Augsburg kaj konservatorio de Vieno. Post siaj studoj li estis ĵurnalisto, inter 1877-1884 li eldonis germanlingvan revuon. Tiutempe li komencis uzi la pseŭdonimon Victor Léon. Li debutis kiel verkisto en 1878. En la 1880-aj jaroj li plej ofte estis dramaturgo ĉe teatroj de Vieno, dum li verkis scenarlibrojn, teatraĵojn. Baldaŭ li estis ankaŭ reĝisoro kaj instruisto. Lia edzino naskis filinon. Depost Anschluss kiel judo li ne rajtis labori.
Liaj teatraĵoj
Gebildete Menschen (1895)
Fräulein Lehrerin (kunaŭtoro, 1905)
Ein dunkler Ehrenmann (1919)
Liaj komedioj (elekto)
Falsche Fährte aŭ Postillon d’amour (1878)
Die grünen Bücher. Lustspiel in einem Aufzug (1900)