Thomas Bayes
Thomas BAYES ( VivoThomas Bayes estis la filo de Joshua Bayes, presbiterkristana ministro. Li estis probable naskita en Hertfordshire en Sud-orienta Anglio. Lia familio estis nekonformisma familio de Sheffield. En 1719 li komencis studi logikon ĉe la Universitato de Edinburgo. Post kiam li finis siajn studojn en 1722 li revenis al Londono kaj ĝis 1734 li helpis sian patron en sia posteno kiel pastro en kapelo. En 1734 li translokiĝis al graflando Kent, kie li estis pastro ĉe Mount Zion Chapel ĝis 1752. Bayes publikigis du verkojn: Divine Benevolence kiu traktis teologion kaj estis publikigita en 1731; kaj en la kampo de matematiko, verkaĵo eldonita en 1736 anonime - la nomo de la eldonaĵo estas "An Introduction to the Doctrine of Fluxions, and a Defense of the Mathematicians Against the Objections of the Author of The Analyst". En tiu verkaĵo li defendas Isaac Newton en respondo al la kritiko de George Berkeley. En liaj lastaj jaroj li montris grandan intereson pri probablo. En 1755 li malsaniĝis kaj en 1761 li mortis. Vidu ankaŭReferencoj
Eksteraj ligiloj
|