Sandra Kalniete naskiĝis en Togur en la Tomska regiono, Rusio, kien ŝia familio estis deportita de Latvio post kiam la lando konkeriĝis fare de Sovetunio. Inter la jaroj 1977 kaj 1981 ŝi studis en la Latvia Akademio pri Asro kaj poste laboris kiel historiisto pri arto, interalie publikiginte la libron "Latvia teksaĵa arto" dum 1989. Dum 1988 ŝi aliĝis al la movado por sendependiĝo de Latvio, kaj iĝis vicprezidantino de la Latvia Popola Fronto (LTF), la ĉefa por-sendependeca politika organizaĵo.
Post kiam Latvio deklaris sian sendependecon de Sovetunio, Sandra Kalniete laboris en la latvia ministrejo pri eksteraj rilatoj kaj iĝis ambasadoro de Latvio ĉe la Unuiĝintaj Nacioj (de 1993 ĝis 1997), en Francio (de 1997 ĝis 2000) kaj ĉe Unesko (de 2000 ĝis 2002). Dum novembro 2002 ŝi iĝis latvia ministrino pri eksteraj rilatoj kaj havis tiun pozicion ĝis kiam ŝi iĝis komisaro de la Eŭropa Komisiono dum majo 2004.
Multaj latvoj estis ŝokitaj kiam ŝi ne estis re-nomumita komisaro de la Eŭropa Unio dum novembro 2004, kiam ekoficis la Eŭropa Komisiono Barroso - fakte Latvio entute ne reprezentiĝis en tiu komisiono. Ŝi malakceptis la malplialtrangajn poziciojn, kiujn la latva ministrejo pri eksteraj rilatoj sekve ofertis al ŝi, kaj dum iom pli ol jaro ne aktivis politike. Komence de la jaro 2006, ŝi aliĝis al la latvia Partio de Nova Erao, kaj dum oktobro 2006 elektiĝis latvia parlamentano. Ŝi estis la kandidato de la Partio de Nova Erao por la posteno de la prezidento de Latvio, antaŭ ol ŝi retiris sian kandidatiĝon favore al Aivars Endziņš la 24-an de majo2007.
Sandra Kalniete verkis la sekvajn librojn:
Latviešu tekstilmāksla (Latvia teksaĵa arto), 1989.
Es lauzu, tu lauzi, mēs lauzām. Viņi lūza (Mi rompis, vi rompis, ni rompis. Ili disrompiĝis), pri la movado pri sendependiĝo de Latvio, publikigita dum 2000.
Ar balles kurpēm Sibīrijas sniegos (Kun baledaj ŝuetoj en la neĝo de Siberio), pri la deportiĝo de ŝia familio al Siberio dum la stalina epoko, publikigita dum 2001. La lasta libro ankaŭ publikiĝis en la franca lingvo sub la nomo En escarpins dans les neiges de Sibérie kaj estis nomumita "dokumenta libro de la monato" fare de la legantoj de la magazino ELLE. Krome ĝi tradukiĝis al la angla, ĉeĥa, finna, germana, hispana, nederlanda, itala, rusa kaj sveda.