Sándor Boschan [ŝAndor boŝan], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Boschan Sándor estis hungara advokato. Liaj familiaj nomvariantoj estis Boschan; Bosan (prononco ne ŝanĝiĝis).
Sándor Boschan[1] naskiĝis la 13-an de februaro 1891 (nun 1891-02-13) (aliaj leksikonoj konas aliajn datenojn) en Ada (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Ada (Serbio)), li mortis la 7-an de januaro 1942 en Csúrog (Hungara reĝlando, nuntempa Ĉurug en Serbio).
Biografio
Sándor Boschan devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en Szabadka en 1909, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1914. Inter 1919–1921 li estis juĝisto en Subotica, poste pro simpatio kun socialistoj li estis forigita. Tial li malfermis advokatan kontoron kaj estis advokato en diversaj lokoj en Vojvodino ĝis sia tragika morto. Pro sia judeco li estis murdita dum la hungara razio. Li postlasis sian filinon, kiu naskiĝis en 1922, krome li postlasis plurajn novelojn.
Elektitaj kontribuoj
- A cigányasszony. (versa novelo, 1919)
- Phaeton három napja. (novelo, 1925)
- Örök álmok. (novelo, 1933)
- Örök álmok. Hagyatéki művek. (elektitaj verkoj, 2002)
Fontoj
Referencoj