La stacio estis malfermita la 5-an de novembro1910. "Rue du Bac" (Strato de la Pramo) eltiras sian nomon el la fakto ke en 1564, ĉe la fino de tiu strato malsupreniranta al Sejno, pramo estis necesa por transiri la riveron. Ĝi ebligis transporti ŝtonblokojn el la ŝtonminejo de Vaugirard al la konstruejo de Palaco Tuileries.
La stacio estis restaŭrita (urĝe, ĉar en tre malbona stato) en stilo "Motte" en 1984. Restaŭrado finiĝis la 18-an de decembro2007.
Alirejoj
La stacio disponas pri unusola alirejo situanta sur la meza inter-ŝoseo de Bulvardo Raspail, fronte al n-ro 2.