La linio 10 de la metroo de Parizo estas unu el la 16 metrolinioj de Parizo, la ĉefurbo de Francio. Ĝi kunigas la stacion Boulogne - Pont de Saint-Cloud en Boulogne-Billancourt okcidente al la stacidomo Gare d'Austerlitz oriente. La 10-a linio havas la plej malgrandan trafikon el ĉiuj 14 ĉeflinioj de la pariza reto (krom la linio 3bis kaj la linio 7bis).
La unua sekcio de la 10-a linio malfermiĝis la 30-an de decembro 1923 inter la stacioj Invalides kaj Croix-Rouge (la plej granda parto de tiu sekcio hodiaŭ apartenas al la linio 13).