La Funikularo de Montmartre (franceFuniculaire de Montmartre) estas aŭtomata funikularo kun du vagonoj en la 18-a arondismento de Parizo, kiu priservas la kvartalon de Montmartre. Ĝi ebligas iri, ekde la piedo de la monteto, ĝis la Baziliko de la Sankta Koro kaj reen. Ĝi estas ekspluatata de RATP (Aŭtonoma Regio de Parizaj Transportoj) kaj estis inaŭgurita la 13-an de julio1900, kvankam la nuna funikularo estas restaŭrita versio de la antaŭa.