Roger HANIN (naskonome Roger Lévy), (naskiĝis la 20-an de oktobro 1925 (nun 1925-10-20) en Alĝero, mortis la 11-an de februaro 2015 en Parizo) estis franca aktoro, reĝisoro kaj verkisto.
Biografio
Lia avo estis rabeno, lia patro estis dungito de PTT. Forpelita el liceo pro antisemitaj leĝoj de Reĝimo de Vichy, li dungiĝis kiel volontulo en aerarmeo en 1944.
Roger Hanin mem difinis sin tiel: «Mia vera nomo estas Levy. Mia patro nomiĝas Joseph Lévy. Mia patrino nomiĝas Victorine Hanin. Origine, estis Ben Hanine. Ŝi estas filino el familio Azoulay. Mi estas cent procente koŝera el genetika vidpunkto. Mi estas filo de komunisto kaj avo de rabeno.» (Actualité juive, 4-a de decembro 1987). Tamen, li konvertiĝis al katolikismo okaze de sia edziĝo; li neniam malkonfirmis tion, male, li memorigis tion dum longa intervjuo al Le Monde en la 1990-aj jaroj.
Bofrato per alianco al François Mitterrand per sia edziĝo kun Christine Gouze-Rénal, fratino de Danielle Mitterrand, li estis kromnomita «La bof'» de iuj. Li estis intimulo de la Prezidento de la Respubliko (kiu estis atestanto al lia edziĝo).
Kariero
La 1980-aj jaroj estis signitaj per lia reveno al scenejo kiel aktoro kaj finis lian senrolan periodon. Dank'al Alexandre Arcady kaj liaj filmoj kiel Le Grand Pardon aŭ Le Coup de sirocco, sed ankaŭ kaj ĉefe dank'al sia bofrato prezidento, li povis plene liveri sian «identecon de nigrapiedulo» kaj eniri en ĉartojn al kontentiga rango.
En la 1980-aj jaroj, t.e. post la elekto de Mitterrand, Roger Hanin reakiris kinan bonstaton. Dum li antaŭe ludis nur duarangajn rolojn, oni konfidis al li laŭmezurajn rolojn, kiel Navarro, speciale kreita de amiko de Mitterrand.
Lia plej fama rolo estis tiu de Komisaro, heroo de la televida serio Navarro, kies unua epizodo aperis en oktobro 1989 en TF1. La lasta filmado okazis la 31-an de oktobro 2008.
La 1-an de novembro 2008, Roger Hanin anoncis dum elsendo de RTL, ke li ĉesigas sian karieron de aktoro[1]: «Mi ne plu ludos, mi ne plu volas esti aktoro.», deklaris la komediisto. «Estas nek amareco, nek nostalgio. Mi pasis mian vicon, kiel dirite. Mi finis. Mi havis mirindan karieron laŭlitere. Mi ludis Othellon, Macbeth, ĉiujn grandajn verkistojn, Pirandello, Beckett, Claudel, mi ludis grandajn rolojn, mi ne ekbalbutos. Mi havas grandan projekton: mi ekvivos! Iros en grandajn restoraciojn, faros vojaĝojn, legos, verkos.»
Filmografio
Aktoro
Reĝisoro
Telenoveloj
Televido
Voĉografio
Teatro
- 1952: La Résurrection des corps de Loys Masson, reĝisoris Michel Vitold, Théâtre de l'Œuvre
- 1953: Les Aveux les plus doux de Georges Arnaud, reĝisoris Michel de Ré
- 1953: La Maison de la nuit de Thierry Maulnier, reĝisoris Marcelle Tassencourt kaj Michel Vitold, Théâtre Hébertot
- 1954: La Condition humaine de André Malraux, reĝisoris Marcelle Tassencourt
- 1954: Othello de William Shakespeare
- 1954: Macbeth de William Shakespeare
- 1954: Carlos et Marguerite de Jean Bernard-Luc, reĝisoris Christian-Gérard, Théâtre de la Madeleine
- 1955: Le Prince d'Égypte de Christopher Fry, reĝisoris Marcelle Tassencourt, Théâtre du Vieux-Colombier
- 1956: La Nuit romaine de Albert Vidalie, reĝisoris Marcelle Tassencourt, Théâtre Hébertot
- 1957: Wako, l’abominable homme des neiges de Roger Duchemin, reĝisoris Jean Le Poulain, Théâtre Hébertot
- 1959: Dix Ans ou dix minutes de Grisha Dabat, reĝisoris Jean Le Poulain, Théâtre Hébertot
- 1961: La Nuit du 9 mars de Roger Féral, reĝisoris Henri Soubeyran, Théâtre des Ambassadeurs
- 1969: Le Contrat de Francis Veber
- 1970: Zorglub de Richard Bohringer
- 1970: Ciel, où sont passées les dattes de tes oasis ? de Roger Hanin, reĝisoris Jacques Ardouin, Théâtre de la Potinière
- 1973: Virgule de Roger Hanin, Théâtre Daunou
- 1983: Argent, mon bel argent de Roger Hanin, Théâtre Daunou
- 1983: Un grand avocat de Henry Denker, reĝisoris Robert Hossein, Théâtre Mogador
- 1984: Duetto de Jeannine Worms, reĝisoris Yutaka Worms
- 1984: La Chasse aux dragons de Jeannine Worms, reĝisoris Yutaka Wada, Théâtre de l'Œuvre
- 1996: En attendant Godot de Samuel Beckett, reĝisoris Pierre Boutron
- 1997: Tartuffe de Molière
- 2001: Une femme parfaite de Roger Hanin, Théâtre Marigny
- 2006: Un petit pull over angora de Daniel Saint-Hamont, Théâtre Le Temple
Bibliografio
- L'ours en lambeaux. 1981.
- Le voyage d'Arsène. 1985.
- Lettre à un ami mystérieux (François Mitterrand), Ed. Grasset, 2001
Referencoj
Eksteraj ligiloj