“Surely You're Joking, Mr. Feynman!” ❦ The Feynman Lectures on Physics ❦ diagramo de Feynman ❦ Feynman–Kac formula ❦ teoremo de Hellmann-Feynman ❦ Cargo Cult Science ❦ The Character of Physical Law ❦ Bethe–Feynman formula ❦ Feynman checkerboard ❦ Feynman parametrization ❦ Punkto de Feynman ❦ oblikvo-notacio de Feynman ❦ ŝprucigilo de Feynman ❦ Feynman-Stueckelberg interpretation ❦ sorbantoteorio de Wheeler-Feynman vd
Krom siaj pure sciencaj atingoj, li estis ankaŭ inspiranta lekciisto kaj amatora muzikisto. Liaj interesoj estis tre vastaj kaj lia aliro al la problemoj tre praktika. Lia karismo inter liaj kolegoj kaj disĉiploj estis enorma, tiel ke li fariĝis unu el la plej konataj fizikistoj. Krom siaj diversaj sciencaj verkoj, Feynman fariĝis konata pro alia serio de libroj, klerigaj kaj membiografiaj, inter kiuj la furora "Ĉu vi ŝercas, sinjoro Feynman?".
En la komenco de sia kariero, Feynman partoprenis en la Manhattan-Projekto, kiu disvolvis la atombombon. En la fino, mallonge antaŭ sia morto, li estis membro de la komisiono kiu prienketis la katastrofon de kosmopramoChallenger, kaj lia hipotezo pri la kaŭzoj de la akcidento, kaj la maniero kiel li tion eksplikis, donis al li ankoraŭ pli grandan famon.
Citaĵoj
Fiziko estas al matematiko tio, kio seksumado estas al masturbado.
Kara Sinjorino Chown, malagnosku la provojn de via filo instrui al vi fizikon. Fiziko ne estas la plej grava afero. Amo estas. Bondezirojn, Richard Feynman.
Kiam vi estas solvanta problemon, ne ĉagreniĝu. Nu, post kiam vi solvas la problemon, tiam estas la tempo ĉagreniĝi.
La mirinda afero pri scienco estas tio, ke ĝi vivas.
Kion signifas 'kompreni'? Mi ne scias.
Kion mi ne povas krei, tion mi ne komprenas.
Malplaĉus al mi morti dufoje; ĝi estas tiel enuiga.