Adam G. RIESS estas juddevena usona astrofizikisto, laboranta kiel profesoro de la Johns Hopkins Universitato en Baltimore, Marilando, Usono. Li naskiĝis en decembro 1969 en Vaŝingtono, do nun estas 54-jara. En 2011 li kune kun Saul Perlmutter kaj Brian Schmidt "pro la malkovro de rapidiĝanta ekspansio de la universo per observoj de malproksimaj supernovaoj" ricevis la nobelpremion pri fiziko.