Li estas fondinto de la International Art of Living Foundation[2] (Fondumo Internacia Arto de Vivo), la plej granda humanista organizaĵo bazita sur volontulado kaj edukado[3]. Ĝi estis kreita en 1981 kun la celo trankviligi individuan streĉitecon kaj malkreskigi sociajn problemojn kaj perforton en la socio.
En 1997, li fondis bonfaran asocion bazita en Ĝenevo, kies nomo estas Internacia Asocio por Homaj Valoroj (IAHV), NRO kiu okupiĝas pri trankviliga laboro kiu strebas akceli komunajn tutmondajn valorojn.[4][5] kiel neperforto, digno, egaleco, justeco kaj bonfarto, kiuj produktas pozitivan efikon laŭ kiuj individuoj kaj komunumoj interagas je ĉiu nivelo de socio[6].
En 2010 li fondis la Mondan Forumon pri Etiko en Komerco (WFEB) kun sidejo en Bruselo, kies ĉefkonferenco ĉiujare okazas en la Eŭropa Parlamento en partnereco kun la Monda Banko[7].
Por liaj meritoj li ricevis kelkajn de la plej altaj premioj en pluraj landoj inkluzive de Barato, Peruo, Kolombio kaj Paragvajo.
En januaro 2016, li ricevis la premion Padma Vibhushan de la Registaro de Barato.
La gazeto Le Monde kvalifikis lin kiel la "Guruo de la paco". Lia reputacio en Barato kaj ĉirkaŭ la mondo povus esti uzata por disvolvi molan potencon en la mondo.
Shankar instruas ke spiritualismo estas tio kio plibonigas homajn valorojn kiel amo, kompato kaj entuziasmo. Ĝi ne estas limigita al iu ajn religio aŭ kulturo. Tial ĝi estas malferma al ĉiuj homoj. Li opinias ke la spirita ligo, kiun ni kundividas kiel parto de la homa familio, estas pli eminenta ol nacio, sekso, religio, profesio aŭ aliaj identecoj kiu apartigas nin.[8]
El la vidpunkto de Shankar, "Perforto-libera socio, malsano-libera korpo, tremeto-libera enspiro, konfuzo-libera menso, hezito-libera intelekto, traŭmato-libera memoro kaj malĝojo-libera animo estas la naskiĝrajto de ĉiu homo[9]. Alliaj organizaĵoj en kiuj Shankar estas enplektita okupiĝas pri la evoluigo de la kamparo, agrikulturo kaj ajurvedo.
En januaro 2008, kun la Dalai-Lamao, Baba Ramdev kaj la iama Prezidento de Barato A.P.J. Abdul Kalam, li partoprenas la lancxon de la Tutmonda Fondumo por Civilizacia Harmonio, kiu celas promocii pacon kaj harmonion en la mondo[11].
Kritiko
Edward Luce, en sia libro: In Spite of the Gods: The Strange Rise of Modern India, mencias la konjektitajn ligojn de Sri Sri Ravi Shankar kun la fondintoj de la hinduaj naciismaj grupojRashtriya Swayamsevak Sangh kaj Vishva Hindu Parishad.
Bernard Golstein, en lia libro "J'ai vécu le miracle indien" (Mi vivis la baratan miraklon), difinas la entreprenon de Sri Sri Ravi Shankar kiel "multinacian" kun "nekredeble merkatika talento" sed kies sciencaj asertoj estas "tute malhelpaj" kvankam Shankar patentis sian metodon uzante sciencan lingvaĵon[12].