Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Pulegolo estas cikla alkoholo, racema miksaĵo de kelkaj izomeroj prezentantaj la cikloheksanan ringon. Kemie ĝi estas unuterpeno derivita el la izopreno, viskozeca senkolora likvaĵo kun milda karakteriza odoro kaj biologia aktiveco. La izopulegolo, iu izomero de la pulegolo, laŭŝajne posedas kelkajn aktivecojn kontraŭ la gastrointestajn ulcerojn.
Ĝi same posedas kelkajn efikojn kontraŭ konvulsioj kaj bioprotektajn proprecojn.[1] En naturo ĝi trovatas en la esencoleoj de kelkaj plantoj tiaj kiaj Cymbopogon citratus, kelkaj variaĵoj de eŭkalipto, citronelo, Aloysia citriodora kaj Mentha asiatica. La pulegolo estas peranto en la preparado de la mentolo.[2] kaj pluraj eksperimentoj jam estis faritaj rilate al cikligo de la citronelalo al pulegolo.[3]
Sintezoj
Sintezo 1
Pulegolo estas preparata per reduktigo de la pulegono en ĉeesto de aluminia-litia hidrido:[4]