Citralo
|
|
|
Tridimensia strukturo de la Geranialo aŭ cis-citralo
|
|
Tridimensia strukturo de la Neralo aŭ trans-citralo
|
Alternativa(j) Nomo(j)
|
|
Kemia formulo |
C10H16O
|
PubChem-kodo |
8843
|
ChemSpider kodo |
553578
|
CAS-numero-kodo |
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
palflava likvaĵo kun odoro forte citrussimila
|
Molmaso |
152.2334 g mol−1
|
Smiles |
O=CC=C(C)CCC=C(C)C
|
Denseco |
|
Refrakta indico |
1,4898
|
Fandopunkto |
−20 °C ( ℉; 292 K)
|
Punto de malkomponiĝo |
- 229 °C (502 K)
- 116 °C 16 mm Hg
|
Acideco (pKa) |
- 10.329
- 6.351 (karbonata acido)
|
Solvebleco en akvo |
Akvo: 420 mg/L (20 °C))
|
Solvebleco |
Tre solvebla en organikaj solvaĵoj kaj mineraloleoj
|
Mortiga dozo (LD50) |
- 6000 mg/kg (buŝe, muso)
- 4960 mg/kg (buŝe, rato)
|
Ekflama temperaturo |
99.5 °C
|
Sekurecaj Indikoj
|
Risko |
R38 S43
|
Sekureco |
S(2) S24/25 S37
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Damaĝo
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H225, H226, H315, H317, H319, H412
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P210, P233, P240, P241, P242, P243, P261, P264, P272, P273, P280, P302+352, P303+361+353, P305+351+338, P321, P332+313, P333+313, P337+313, P362, P363, P370+378, P403+235, P501
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
Citralo[3] aŭ lemonalo estas alifata terpenoido[4] prezentanta aldehidan grupon kun formulo C10H16O. Ĝi ekzistas en la naturo sub la formo de tri izomeroj du trans-izomeroj konataj kiel geranialoj A, B kaj alia cis-izomero nomata neralo aŭ citralo B. Ĝi konatas pro ĝia proksima rilato kun la geraniolo, kaj rezultas el la unua oksidiĝo de la lasta. Ĝi tre facile trovatas en naturo.
Trovejoj
Grandaj kvantoj trovatas en la cimbopogonoleo samkiel la "Backhousia citriodora". Ĝi same okazas en la oleoj de java citronelo, zingibro, kobuŝio, foliaro de Sassafras albidum, japana cinamomo; en la oleoj, ŝeloj kaj folioj respektive de Tetranthera citrata, germana rozoleo; en la foliaro kaj vergaro de dolĉoranĝaj oleoj, cedroleoj, cedratoj, mandarinoleo, japana pipro, Lisea cubeba, nobla laŭro, pimentoleo, Eucalyptus patentinervis, Eucalyptus staigeriana, Leptospermum Liversidgei, verbeno, Monarda citriodora, Citronmeliso, ktp. En ĉiuj ĉi-tiuj oleoj ĝi okazas sub du formoj nomitaj "citralo A" kaj "citralo B", kiuj laŭŝajne estas stereoizomeroj. Praktike en ĉiuj kazoj la "citralo A" regas.
History
La citralo unue estis malkovrita en 1888 de Joseph J Bertram en la oleo de la Backhousia citriodora. Pro tio ke ĝia odoro estis tre simila al la konstituantoj de la citronoleo, ĝi estas nomata citralo.
Francis Despard Dodge (1868-1942), usona lernanto de Viktor Meyer (1848-1897), estigis la citronelalon en 1889 per parta sintezo de la citroneloleo el la java oleo. La preparado, en 1893, de la α- kaj β-iononoj elde la citralo de la cimbopogono estis disvolvita de Ferdinand Tiemann (1848-1899), kiu estis lernanto de August von Hofmann (1818-1892). Cetere, la sintezo de Barbier, Bouveault kaj Tiemann servis kiel celo por la konfirmado de la kemia strukturo de la citralo[5].
En 310 a. K. la greka filozofo Teofrasto skribis ke li kutime uzadis kelkajn citrusajn fruktojn en la vestaĵoj, kiuj donis al ili agrablan odoron, tiel kiel oni kutime faras kun la lavendo, kaj ankaŭ por forigi la lepismojn[6].
Produktado
La citralo estas produktita per pluraj metodoj:[7]
- 1: Izolo de la esencoleoj el sennombraj plantoj.
- 2: Sintezo elde la oksidiĝo de la geraniolo
- 3: Kataliza sintezo elde la dehidrolinaloolo.
- 4: Sintezo el la izobuteno kaj formaldehido
Uzoj
Pro ĝia forta citrusodoro, citralo estas tre grava kombinaĵo kiel gustigilo. En parfumfabrikado ĝi povas uzati nur en neŭtralaj medioj pro ties tendenco senkoloriĝi pro oksidiĝo kaj polimerizado. Ĝi uzatas kiel krudmaterialo en la sintezo de iononoj kaj metil-iononoj. La citralo same posedas fortajn antimikrobajn proprecojn kaj feromonajn efektojn en la insektoj. La geranialo same uzatas en la sintezo de la Vitamino A kaj por kaŝi la fumodoron.
Du studoj estis faritaj kaj ili malkaŝis ke 1-1.7% da homoj estas alergiaj al citralo, kaj alergioj estas ofte raportitaj. Citra ĝustadire estas forte sensiviga al alergioj. La Internacia Asocio pri Aromaĵoj rekomendas ke la citralo nur estu uzata asociita al substancoj kiuj preventas ties sensivigajn efektojn. Citralo estis vaste testa kaj ĝi ne elmontris genotoksecon aŭ kancerigan efekton, tamen, la testoj per bestoj montris efektojn dozodependajn sur la renoj.
Izomeroj de la citralo
Plantoj havantaj citralon
Vidu ankaŭ
-
-
Bombikolo
-
-
Citronelo
-
-
Geraniata acido
-
Ionono
-
Izobuteno
-
-
-
-
-
Metil-ionono
-
-
Polarimetro
-
-
Tomato
-
-
-
-
Literaturo
- Textbook of Field Crops Joshi, Mukund
- Chemical Book
- Encyclopædia Britannica
- Brazilian Journal of Chemical Engineering
- Chemical and antimicrobial studies of monoterpene: Citral
- Chemistry of Spices, V. A. Parthasarathy,Bhageerathy Chempakam,T. John Zachariah
- Chempedia Arkivigite je 2015-06-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Chest of Books
- Advanced Organic Chemistry, Arun Bahl
- Concise Encyclopedia Chemistry, Mary Eagleson
- Encyclopedia of Microbiology
- Encyclopedia of Food and Color Additives, Volume 1, George A. Burdock
- The Oxford Encyclopedia of Food and Drink in America, Andrew Smith
- The Pesticide Encyclopedia, Kalyani Paranjape, Vasant Gowariker, V N Krishnamurthy, Sugha Gowariker
- The Encyclopedia of Herbs: A Comprehensive Reference to Herbs of Flavor and ...[rompita ligilo], Thomas DeBaggio, Arthur O. Tucker
- Encyclopedia of Microbiology
Referencoj
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri Kemio |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri Kemio kaj Kemiaĵo.
|
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri Kemiaĵo |ligilo=]] |
Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.