Peter STRUCK [ŝtruk] (naskiĝis la 24-an de januaro 1943 (nun 1943-01-24) en Göttingen, mortis la 19-an de decembro 2012 en Berlino) estis germana politikisto. En la ministraro unua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 27-a de oktobro 1998 kaj la 22-a de oktobro 2002, li estis ministro pri defendo ekde la 19-a de julio 2001, kiam li transprenis la postenon de Rudolf Scharping, kaj same plenumis tiun funkcion en la ministraro dua de Gerhard Schröder, kiu reprezentis la registaron de Germanio inter la 22-a de oktobro 2002 kaj formale la 22-a de oktobro 2005 (komisie ĝis la 22-a de novembro). Peter Struck reprezentas la Socialdemokratian Partion de Germanio (SPD), kiu ekde oktobro 2009 en la germania parlamento Bundestag estas partio opozicia. Inter la jaroj 1998 kaj 2002 kaj denove inter 2005 kaj 2009 li estis gvidanto de la socialdemokratia frakcio en la germania parlamento Bundestag.
Li mortis en aĝo de 69 jaroj je la sekvoj de serioza korinfarkto en malsanulejo de Berlino.[1]
Notoj