Paul estis la filo de la rusa verkisto Vasilij Ĵukovskij. En 1863/64 li entreprenis kun la edukisto Hermann Ohl vojaĝegon al Romo, Napolo kaj Bonn. Li prezentitis al Richard Wagner kaj Cosima Wagner en la Vilao d'Angri proksime de Napolo en la 18.1.1880. Poste Paul akompanis ilin ĉe vizitoj en Ravello kaj Sieno kaj dizajnis la kostumojn kaj kvar el sume kvin scenejbildojn por la premieroj de la opero Parsifalo. Inspirojn li estis ĉerpintaj vojaĝante kun la geedzeca paro vagnera. Li havis liberan amrilaton kun la verkistino Adelheid von Schorn.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Paul von Joukowsky en la germana Vikipedio.