Pavao Skalić, Paul Skalich, Paŭlo Skaliĉ, (1534–1573), konata ankaŭ kiel Stanislav Pavao Skalić aŭ Paulus Scalichius de Lika, estis enciklopediisto, renesancahumanisto, kaj aventuristo naskiĝinta en Zagrebo (nun en nuntempa Kroatio), kaj kiu vivis parton de sia vivo en la Sankta Romia Imperio (nun en nuntempa Germanio). Lia familinomo estas literumita en diversaj aliaj vojoj: ekz., en angla, Skalich, Scalich, Scaliger; en latina, Scalichius aŭ Scaligius; kaj en hispana, Scalitzius.
Lia libro Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon ("Enciklopedio aŭ Sciaro de la mondo de fakoj"; Bazelo, 1559) estas unu el la unuaj libroj titolitaj encyclopedia.[2] Robert Collison poste verkis, ke la verko estis malbone verkita, kaj estas grava nuntempe nur pro sia uzo de la vorto encyclopaedia, kaj ke Joachim Sterck van Ringelbergh uzis la vorton cyclopaedia por aludi al sia verko jam en 1541.[3] Skalić ankaŭ verkis traktaĵon pri muziko: nome Dialogus de Lyra (Kolonjo, 1570).[4]
Notoj
↑Lovro Županović. "Skalić, Pavao." New Grove Dictionary of Music and Musicians
↑ 2,02,1 Yeo, Richard (2001). Encyclopaedic visions : scientific dictionaries and enlightenment culture. Cambridge New York: Cambridge University Press. p. 6. ISBN 978-0521152921.
↑Collison, Robert. Encyclopaedias. 2a eld. (Hafner, 1966) p. 80