La libro Encyclopaedia seu orbis disciplinarum tam sacrarum quam prophanarum epistemon ("Enciklopedio aŭ Sciaro de la mondo de fakoj"; Bazelo, 1559) estas unu el la unuaj libroj titolitaj encyclopedia.[1] Ĝi estis verkita de la kroatdevena filozofo kaj multfakuloPaŭlo Skalic. Ĝi estis por la unua fojo publikigita en Bazelo en 1559[2] kaj represita en Kolonjo, Germanio, en 1571.
Robert Collison poste verkis, ke la verko estis malbone verkita, kaj estas grava nuntempe nur pro sia uzo de la vorto encyclopaedia, kaj ke Joachim Sterck van Ringelbergh uzis la vorton cyclopaedia por aludi al sia verko jam en 1541.[3] Skalić ankaŭ verkis traktaĵon pri muziko: nome Dialogus de Lyra (Kolonjo, 1570).[4]
Notoj
↑ 1,01,1 Yeo, Richard (2001). Encyclopaedic visions : scientific dictionaries and enlightenment culture. Cambridge New York: Cambridge University Press. p. 6. ISBN 978-0521152921.