Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

Out Distance

Out Distance estis la operaca nomo de grupo de ĉeĥaj partizanoj, kiu matene la 28-a de marto 1942 paraŝute eniris la Protektoraton Bohemio kaj Moravio por saboto kaj atenco. Ilian operacon planis kaj organizis la brita armeo.

Al la planoj de la grupo apartenis sabotado de la gasprovizado de Prago kaj la direktado de britaj bombo-aviadiloj al la uzino Škoda en Pilseno. Ĉi-lasta malsukcesis pro nuba vetero.

Anoj de la grupo interalie plenumis la atencon kontraŭ Reinhard Heydrich je la 27-a de majo 1942. Ili estis poste trovitaj en sia kaŝejo kaj mortigis sin.

En la grupo estis:

Post la atenco kontraŭ Heydrich, Čurda estis kaptita de la nazioj kaj konfesis la kaŝejon de la grupo en la preĝejo de Cirilo kaj Metodo. Post la dua mondmilito li estis kondamnita pro perfido kaj pendumita je la 29-a de aprilo 1947.

Anoj de la operaco

Kembali kehalaman sebelumnya