Tre longe dum la homa historio oni ne sciis, ĉu lumo atingas sian celon tuj, ĉu nur rapidege. La unua, kiu demonstris ke lumrapido ne estas senlima, estis ĝuste Ole Rømer en la 17-a jarcento. Li pruvis la finiecon per studoj pri la ŝajna moviĝado de Io, luno de Jupitero. Post mezuradoj dum jarcentoj, ĉiam pli kaj pli precizaj, en 1975 eblis diri, ke la lumrapido egalas al 299 792 458 m/s kun relativa mezureraro je 4 miliardonoj. En 1983 oni redifinis metron per la lumrapido kaj tiel fiksis ankaŭ la ekzaktan valoron de c esprimitan per metroj en sekundo.