La Odro-Niso-limo (polegranica na Odrze i Nysie Łużyckiej, germaneOder-Neisse-Grenze, angleOder–Neisse line, ruseГраница по Одеру-Нейсе kaj franceligne Oder-Neisse) estas la landlimo inter Germanio kaj Pollando kiu estis interkonsentita fare de la Aliancanoj sekve de la Dua Mondmilito. La linio estas formita ĉefe de la riveroj Odro (germane Oder, pole Odra) kaj Luzacia Niso (germane Lausitzer Neiße, pole Nysa Łużycka), en sia plej norda parto situas ankoraŭ iom pli okcidente, kaj renkontas la Baltan Maron okcidente de la marhavenaj urboj de Szczecin (germane: Stettin) kaj Świnoujście (Swinemünde). Ĉiuj antaŭmilitaj teritorioj de la Germana Regno oriente de la linio kaj ene de la germaniaj limoj de 1937 (23,8% de la teritorio de la iama Vajmara Respubliko, la plimulto de tiuj parto de Prusio) estis diskutitaj en la Potsdama Konferenco, kaj estis metitaj sub internacia jura statuso esti administrataj fare de Pollando (plejparto de la areo) kaj la Sovetunio (norda Orienta Prusio).
Tiu interkonsento validu ĝis formala pactraktato kun Germanio, kiu kompletigus la finon de la Dua Mondmilito. La vasta plimulto de la denaska germana loĝantaro de tiuj regionoj estis mortigita, fuĝis aŭ estis forpelita perforte. La Odro-Niso-limo epoke de la Malvarma Milito fariĝis la limo inter la Germana Demokratia Respubliko (Orienta Germanio) kaj Pollando de 1950 ĝis 1990. Orienta Germanio konfirmis la limon kun Pollando en 1950, dum Okcidenta Germanio, post periodo de rifuzo, fine akceptis la landlimon en 1970. En 1990 la nove reunuigita Germanio kaj la Respubliko de Pollando subskribis traktaton rekonante la Odro-Niso-limon komuna limo inter la du ŝtatoj.