La stacio havas unu rektan kajon kaj du trakojn. Ekzistas okcidenta kaj orienta vestibloj kunligitaj kun platformo per ŝtuparoj kaj liftoj por invalidoj; per ili atingeblas elirejoj surteren. Elirejoj estas kovritaj de vitraj pavilonoj, ĉe ili ekzistas liftoj.
La stacio estas malfermita por pasaĝeroj ĉiutage je 5:30-1:00.
Nomo
La stacio estis nomita "Novokosino" verŝajne de samnoma distrikto de Moskvo. En eka projekto estis ankaŭ nomo "Gorodeckaja".
Historio
Laŭ decido de Moskva registaro projekta laborado pri plilongigo de Kalininskaja metrolinio je 3,23 km estas planita al eko de 2008 kaj malfermo de nova stacio - al 2010. En 2008 ekiĝis konstruado de tiu ĉi nova parto de linio. Tamen poste konstruado de stacio estis translokigita al 2010 kaj la 17-an de novembro2009 oni oficiale asertis ke ĝia malfermo plej verŝajne okazos en 2012. la 18-an de septembro2010urbestro Jurij Luĵkov asertis ke stacio estos malfermita meze de 2012.
Post interrompo pro manko de financado laborado denove ekiĝis fine de 2010, tiam "Novokosino" fariĝis unuavica objekto en ĝenerala plano de Moskva metroo. Tiam estis donitaj 15,6 miliardoj da rubloj por tio. La 2-an de oktobro2011 estis finkonstruitaj du ĉefaj tuneloj kaj en eko de 2012 tie estis starigitaj reloj.
Post ekuzo de nova metrostacio ŝanĝigis kelkaj inineroj de surtera transporto.
Dekoro
La stacio estis dekorita en griza-nigra-blanka tono. Muroj ĉe trakoj estas kovritaj de malhela marmoro. Ĉe volbo estas pendantaj lumiloj.
Interesaj faktoj
Du el la kvar elirejoj de la stacio apartenas al teritorio de Moskva provinco (urbo Reutov), malgraŭ ke la stacio situas en Moskvo. En 2012 - 2013 "Novokosino" estas sola tia stacio de Moskva metroo.
"Novokosino" estas lasta metrostacio konstruita dum estreco de Jurij Luĵkov. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej longe konstruataj metrostacioj de Moskvo dum lastaj jardekoj (oni konstruis ĝin dum 3 jaroj preskaŭ sen paŭzoj).