La Nizaglo, ankaŭ nomata en kelkaj landoj Aglo de Bonelli, estas granda birdospecio probleme scienconomata, ĉar dekomence estis Hieraaetus fasciatus, do en genro Hieraaetus; poste tiu specio estis enmetita en genro Aquila kaj la specio mem nomata Aquila fasciatus aŭ Aquila fasciata. Ĉiukaze temas pri granda taga rabobirdo, kiu kiel multaj aliaj agloj apartenas al familio Akcipitredoj.
Disvastiĝo
Ili reproduktiĝas en suda Eŭropo, Afriko norde kaj sude de deserto Saharo kaj tra suda Azio ĝis Indonezio. La Nizaglo estas specio de arbara medio, ofte montareta, kun kelkaj malfermaj zonoj kaj klimato ĉu deserta ĉu mezdeserta. La afrika subspecio preferas savanon, arbarbordojn, terkulturajn kampojn kaj arbustejojn se estas tie grandaj arboj. Tiu ne estas specio de malferma kamparo aŭ densa arbaro. La junuloj estas pli vagantaj.
Ili povas migri sufiĉe for. Oni registris veturon de kontrolita ekzemplero liberigita el Madrido en 2014 kiu veturis ĝis Senegalo kaj suda Maŭritanio.[1]
Evoluo de populacioj
En Eŭropo la plej granda populacio estas en Hispanio kun 719-744 reproduktaj paroj (63% el la kontinento) laŭ censo de 2018. El tiuj 70% estas en la sudokcidenta kvarono, kaj la cetero ĉefe en la Mediteranea marbordo, kie la specio plue malpliiĝas, dum en la provincoj Albacete, Badajos, Córdoba kaj Baleares pliiĝas, en kelkaj lokoj pere de programoj de reenkonduko.[2]
Aspekto
La Nizaglo estas granda aglo 55-72 cm longa kaj kun enverguro de ĉirkaŭ 150 cm ĉe la maskloj kaj 180 ĉe la inoj. Ĝi estas pli maldika ol aliaj agloj de genro Aquila kaj havas voston kaj krurojn pli longajn. Ties supraj partoj estas malhelbrunaj kaj la subaj estas blankaj kun malhelaj strioj. La flugiloj estas relative mallongaj kaj rondformaj. La longa vosto estas griza supre kaj blanka sube kaj havas ununuran nigran larĝan strion pinte. Dumfluge estas klare videbla la kontrasto inter blankaj ventro, antaŭa bordo kaj kapo kontraŭ nigra zono meze de flugiloj kaj malantaŭa strieca parto. Kruroj kaj okuloj estas flavaj; beko estas griza. Ofte ili montras blankan makulon dorse.
Nematuruloj havas ruĝec- aŭ malhelflavecajn (sablokolorajn) kapon, subajn partojn kaj subflugilojn, kaj fajnajn strietojn en vosto sen fina bendo.
Reproduktado
La Nizaglo estas kutime specio de loĝantaj birdoj kaj nemigranta. Ili nestas en arbo aŭ rokejo; kiel aliaj agloj, tiu ĉi havas kelkajn nestojn en sia teritorio kaj uzas unu post la alia. La ino demetas 1-3 blankajn ovojn - plej ofte 2 -, kiujn ŝi kovos februare aŭ marte laŭ la zonoj. La masklo alportas manĝaĵojn kaj freŝajn bastonetojn por rekonstrui la neston ĉiutage. Post unu monato la idoj -plej ofte 2- povas resti sole en la nesto, sed la ino ankoraŭ zorgas ilin kontraŭ varmo. Junie la idoj elnestiĝas kaj estos seksmaturuloj je siaj dua jaro. Ili povas vivi ĝis 20 jaroj kaptivece.
Kutimoj
La Nizaglo predas ampleksan gamon de grandaj bestoj ĉasitaj vivantaj ekde gvatejo interarba aŭ per ŝvebado super montetoj, kiel ĉe aliaj agloj. Plej parto estas kaptata surgrunde. Ili manĝas grandajn birdojn -ĝis grando de numido- kaj mamulojn -ĝis grando de leporo-, foje eĉ pli grandajn ol la propra aglo. Ankaŭ reptiliojn.
La Nizaglo estas kutime silenteca birdo, escepte dum pariĝado kaj proksime de la nesto; ties voĉo konsistas de nelaŭta klu-kluklu-kluii.
H. f. renschi en Indonezio, nome Sumbavo, Timoro, kaj Flores. Temas pri pli malgranda birdo kaj pli strieca en flugiloj kaj vosto.
Konservado kaj rekuperado
La Nizaglo patriĝos por senpatraj idoj de la sama specio en malplena nesto sed nur se la ovo- aŭ idoperdo okazis antaŭ malmultaj horoj kaj tiele ĝi adoptos idojn dum la postida dependoperiodo kaj tiu konservostrategio povas esti aplikebla al aliaj rabobirdaj specioj ĉar la idomortigo ne estas komuna en la gastiganta specio.[3]
Alio
Lastaj DNA pristudoj konkludis elpaŝon de tiu specio al genro Aquila el Hieraaetus.
Splitting headaches? Recent taxonomic changes affecting the British and Western Palaearctic lists - Martin Collinson, British Birds, vol 99 (Junio 2006), 306-323
Lerner, H. R. L. and D. P. Mindell (2005). Phylogeny of eagles, Old World vultures, and other Accipitridae based on nuclear and mitochondrial DNA. Molecular Phylogenetics and Evolution 37: 327-346. PDFArkivigite je 2008-04-11 per la retarkivo Wayback Machine
Helbig AJ, Kocum A, Seibold I & Braun MJ (2005) A multi-gene phylogeny of aquiline eagles (Aves: Accipitriformes) reveals extensive paraphyly at the genus level. Molecular phylogenetics and evolution 35(1):147-164 PDFArkivigite je 2014-11-06 per la retarkivo Wayback Machine