La Granda flavkapa katarto (Cathartes melambrotus) konata ankaŭ kiel arbara vulturo,[1] estas specio de birdo el la novmondvultura familio Katartedoj (Cathartidae). Ĝi estis konsiderata sama specio kiel la malgranda flavkapa katarto ĝis ili estis disigitaj en 1964.[2]
Ĝi troviĝas en Sudamerikaj laŭsezone humidejoj aŭ inundeblaj malaltteraj arbaroj, ĉefe de la areo de Amazonio. Ĝi estas tre granda birdo, kun enverguro de 166 ĝis 178 cm, pezo de 1.65 kg kaj korpolongo de 64–75 cm. La plumaro de la korpo estas nigra, kaj la kapo kaj kolo, kiuj estas senplumaj, gamas el tre flava al paloranĝa. Al ĝi mankas sirinkso, kaj tial ties voĉoj estas limigitaj al gruntoj aŭ mallaŭtaj sibloj.
La granda flavkapa katarto manĝas kadavraĵojn kaj trovas la mortintajn bestojn per vido kaj flaro, kapablo kiu estas rara en birdoj. Ĝi dependas de pli grandaj vulturoj, kiel la reĝa katarto, por ke tiuj malfermu la korpojn de grandaj animaloj ĉar ĝiaj bekoj ne estas sufiĉe fortaj tiucele.
Kiel aliaj novmondaj vulturoj, la malgranda flavkapa katarto uzas termikojn por resti ŝvebe ne elĉerpante energion. La specio demetas siajn ovojn sur ebenaj surfacoj, kiel grundoj de kavernoj, aŭ sur la truoj de stumpoj. Ili nutras siajn idojn pere de regurgitado.