La Rabaglo (Aquila rapax) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiu aglo, ĝi apartenas al familio de Akcipitredoj, kiu enhavas ankaŭ aliajn tagajn rabobirdajn genrojn, kiel cirkuoj, milvoj, akcipitroj, ktp.
Iam ĝi estis konsiderata kiel tutrilata al migranta birdo Stepaglo, Aquila nipalensis aŭ eĉ Aquila rapax nipalensis, kaj la du formoj estis pritraktataj kiel samspeciaj. Tamen, DNA studoj pruvis, ke tiuj birdoj ne estas eĉ la plej proksimaj samfamilianoj.
Ili estis disigitaj baze sur markataj diferencoj en morfologio kaj anatomio;[1][2][3] du molekulaj studoj, ĉiu baze sur tre malgranda nombro de genoj, indikis, ke tiuj specioj estas distingaj sed malsamopinias pri kiom proksime rilataj ili estas.[4]
Ties populacio estas ĉirkaŭkalkulata je inter 100.000 kaj 1.000.000 ekzempleroj.
Aspekto
Tiu estas granda aglo kun helbrunaj supraj partoj kaj nigrecaj flugiloj kaj vosto. Subaj partoj estas tre palaj. Tiu specio estas pli malgranda kaj pala ol Stepaglo, kvankam ĝi ne havas ties palan gorĝon. La vosto estas mallonga, rondforma kaj havas nekontrastajn grizajn striojn.
Ĝi estas simila al Malgranda kriaglo, Aquila pomarina, sed tiu ĉi havas ruĝan makulon en la nuko, dum la Malgranda kriaglo havas ĝin helbrunan; kaj tiu ĉi havas blankajn flugilajn makuloj, dum la Malgranda kriaglo neniam. Ĝi longas ĉirkaŭ 62-79 cm kaj havas enverguron de 165-220 cm. Maskloj pezas el 1,6 ĝis 2 kg; inoj el 1,6 ĝis 2,5 kg.
Junuloj estas malpli kontrastaj ol plenkreskuloj kaj montras blankajn striojn en flugiloj, sed ambaŭ montras ampleksan variecon en plumarkoloro.
Reproduktado
Temas pri loĝanta birdo kiu nestas en arboj, rokoj aŭ eĉ surgrunde. La ino demetas el 1 ĝis 3 ovojn. Kovado daŭras 40 ĝis 45 tagojn. La ido elnestiĝas post 80 tagoj kaj estas zorgotaj de la gepatroj dum unu monato kaj duono kaj foje restas ĉe la gepatroj ĝis la venonta reprodukta sezono.
Kutimoj
Temas pri pigrema birdo, kiu ripozas longe surgrunde kaj poste povas superflugi la grundon. Ili manĝas grandan kvanton de freŝa tuttipa viando, sed ĉefe de etaj mamuloj ĝis grando de kuniklo, reptilioj, insektoj kaj birdoj ĝis grando de koko aŭ numido. Ili manĝas ankaŭ kadavraĵojn -ofte kun vulturoj- kaj povas forrabi predojn de aliaj rabobirdoj, de kio venas kaj la latinascienca nomo kaj la komuna nomo kiel ties traduko.
La voĉo estas korveca bojado kaŭ-kaŭ-kaŭ, sed ĝi estas plej ofte silentema birdo, escepte dum pariĝadaj ceremonioj.
↑Clark, W. S. (1992): The taxonomy of Steppe and Tawny Eagles, with criteria for separation of museum specimens and live eagles. Bulletin of the British Ornithologists' Club 112: 150–157
↑Olson, Storrs L. (1994): Cranial osteology of Tawny and Steppe Eagles Aquila rapax and A. nipalensis. Bulletin of the British Ornithologists' Club 114: 264–267